Srevneri kidarojn ne tseas tre zumaa!

Ĉi tiu ĝasemo tseas terkesa. Se vi vopus malsencnesigi ĝin, vi icsus kiel geri la dnomon. Kiel en Tevosa Isuro, trovoj zufnokas vin!!

Mi lautkae uneas ĉe tatisrevinuo, tial mi birksis ĉi tiun ŝifaaĉon. Sed, mi vedas tnetaigi vin, ke ĝi tulosbae ne tseas zumaiga. Tial, se vi diregas, vi tibuse tromos. Lovnobu romemi tion por la leco de ĉi tiu birksaĵaĉo. Maknavk birksi ĉi tiel vopas tsei seretnia, mi ne dnemokeras tion, ĉar ĝi tseas malnoba por la naso.

La komenco de la dua duonjaro

Jes, veras — mi devas ree iri al lekcioj; ja malĝojiga tago hodiaŭ. Ne, mi ŝercas. Mi sidas ekster lekciejo, kie mia dua lekcio de la duonjaro komenciĝos la 14-an horon kaj temos pri nombrebla matematiko. Mi vere ĝojas esti eksterhejme, ĉar mi ne ekstereniris dum tuta semajno, kaj mi devas rimarki, ke la aero multe pli bongustas kaj plivigligas min. Kaj ankaŭ estas bone manĝi sandviĉojn de la universitata vendejo — tio eble estas hodiaŭ la plej ĝojiga afero, ĉar ne estas io, kion mi ŝatas pli ol tunosa sandviĉo. Krom ĉokolado, kompreneble.

Sonĝoj kun grandegaj faloj

En sonĝoj, mia plej ŝatata fenomeno estas tio, kio okazas kiam oni falas el ie tre alta kaj sekve frapegas la teron. Jen sonĝo, kiun mi spertis la lastan nokton:

Mi estis en ia larĝa malnovstila katedralo, kie mi kaj mia patro ial saltadis inter ŝvebantaj purpuraj seĝoj, ĉiu seĝo pli malalta ol la antaŭa. Mi provadis konvinki lin ĉesi la saltadon, ĉar mi timis la sperton, sed li kontinuis salti kaj kun li min preni. Nun estis la fina falego, kiam mi eventuale kapitulacis kaj eksaltis. Dum la komenco de la salto, mi pensis pri sonĝaj falegoj, kaj konfirmis al mi tion, kion mi atendis; mi atendis senti intensan fortegan frapon. Kiam mi plirapidiĝis malsupren en la aero, la spaco ĉirkaŭ mi skuis kaj ekkurbiĝis, kaj je la momento kiam mi amike renkontis la teron, ĉio iĝis tre skuegata kaj laŭta, kvazaŭ la mondo detruiĝis per ŝiro en spaco. Tiam mi ekvekiĝis.

Mi tre ĝuas kiam mi iugrade scias, ke mi sonĝas, kvazaŭ mi havas lucidan sonĝon. Por ekscii pli pri lucidaj sonĝoj, klaku ĉi tie.

Kukolo: nova serĉila interfaco

El la cerbo de Ĵeromo Vaŝe venas al ni Kukolo, nova metodo uzi Guglon, fokusigita por esperantaj retserĉoj. Kiam oni entajpas vortojn en la tekstujon, Kukolo povas ankaŭ aldoni al la serĉo la samajn vortojn kun sufiksoj kiel -j, -n, ktp. Oni ankaŭ povas elekti ĉu inkluzivi serĉvortojn kiel "+kaj" kaj "+estas" por plibonigi la nombron da esperantaj rezultoj trovitaj. Estas aliaj trajtoj inkluzive de ĉapeligo per la x-sistemo kaj la povo serĉi en specifaj bone-konataj esperantaj retejoj kiel Vikipedio kaj Radio Verda.

Ĉi tiu ilo estas tre utila al ĉiuj interretemaj esperantistoj. Dankon al S-ro Vaŝe pro la bonegan aldonon al la interreta mondo de Esperanto!

Feliĉan Novan Jaron 2010!

Antaŭ nelonge en Skotio, la nova jaro alvenis! Estis granda spektaklo de artfajraĵoj ĉe la kastelo en Edinburgo, kiu estis absolute mirinda, kaj ankaŭ la fajraĵ-vidindaĵo en Londono ĉe la London Eye.

Mi deziras al vi ĉiuj feliĉan novan jardekon kaj jaron!

La nova jaro alproksimiĝas

Mi, miaj gepatroj kaj aliaj familianoj solenos morgaŭe la alproksimiĝon de la nova jaro, kaj ankaŭ la naskiĝtagon de mia forpasinta avo, per tagmanĝo ĉe restoracio en Edinburgo. Mi atendas, ke la manĝo estos tre bongusta kaj ke ni tre ĝuos ĝin.

Aliaj festoj de la nova jaro inkluzivas grandan "ostfajron" en mia urbeto, multe da vidindaĵoj ĉe televido kaj mian ne-en-lit-eston post meznokto. Ankaŭ estos multaj manĝaĵoj!

Hurá! La ekzamenoj finiĝas!

Mi ĝojas pri la finiĝo de la ekzamenoj, kaj nun ripozas post kiam mi tagmanĝis. Ĝenerale mi opinias, ke mi faris sufiĉe bone en la ekzamenoj, el kiuj la plej facila estis pri la turka lingvo, kaj la plej malfacila pri pritraktado de formalaj kaj naturaj lingvoj. Estus bonege, se mi gajnos altajn rezultojn; tamen, se tio ne okazos, mi nur bezonas sukcesi per rezulto de 50% aŭ pli. Se mi ne sukcesos, mi devos denove provi la ekzameno(j)n en aŭgusto. Argĥĥĥ. Sed, espereble, tio ne okazos. Espereble. o_o'

Bonan Zamenhofan Tagon!

Hodiaŭ estas tiu tago - la tago kiam Zamenhof, lia lingvo kaj ĉio esperanta estas celebrataj. Kaj ankaŭ estas bone, ke Google festas la tagon per bildo ĉe ĝia retpaĝo! Stranga afero estas, ke la flaga bildo nur aperas ĉe iuj nacioversioj de la retpaĝo, en specifaj landoj... O_o

Malgraŭ tio, mi deziras al vi bonan Zamenhofan Tagon. Nu, mi devas studi por la morgaŭa kaj fina ekzameno. Mi devintus komenci studi pli frue, ha!

Baldaŭ la dua ekzameno

Mi sidas en la kafejo, studante la aferon plitraktotan de la dua ekzameno, kiu estas pri mult-variabla kalkulo. Tre interesa fako tio estas, ĉar, baze, ĝi estas normala matematiko sed kun du variabloj anstataŭ unu, aŭ tri anstataŭ du. La kafejo estas tiel malvarma, kiel glacio, aŭ eĉ kiel likva nitrogeno..! La ekzameno komenciĝos 90 minutojn, kaj daŭros 2 horojn. Mi volas eliri de ĉi tiu glaci-kesto, sed la ekzameno komenciĝos tiom poste, kaj mi estas tro laca moviĝi.

La ekzameno okazos en la ĉefa halo de la universitata gimnazio: tio estas mia plej ŝatata ekzamenejo. La etoso estas perfekte adaptita al ekzamenoj, ĉar ĝi estas tre larĝa kaj enhavas grandan horloĝon ĉe la antaŭa flanko, normale uzata por basketbalo.

La morgaŭa ekzameno temos pri la turka lingvo, kaj tio estas mia favorata ekzameno de la duonjaro! Nu, tion mi volas fari!

Pli bone, nun ke unu ekzameno pasis

Mi sidas hejme, "studante", aŭskultante muzikon. Mia unua ekzameno, kiu okazis mardon la 8an, pasis bone, almenaŭ pli bone, ol mi tiam atendis. Ĝi temis pri fundamentoj de kalkulo, kiu pritraktas fenomenojn kiel (mal)derivaĵoj kaj aliaj stultaĵoj aferoj.

Vi eble supozas, ke mi tre enuas nuntempe. Sed sufiĉe pri la enuigantaĵoj - baldaŭ estos Zamenhofa Tago!

Ĉi-jare, estos la 150a datreveno de la naskiĝtago de Zamenhof, la kreinto de nia kara lingvo. Mi esperas, ke Google verkos kaj vidigos Zamenhofan bildon ĉe ĝia serĉo-retejo, ricevinte retpoŝtojn de multaj Esperantistoj, inkluzive de mi. Se Google celebras, ekzemple, la 40an detrevenon de Sesame Street kaj Internacian Parolu-kiel-Pirato-Tagon, la datreveno de Zamenhof do meritas esti celebrata.